Home About us Products Services Contact us Bookmark
:: wikimiki.org ::
Pandiá Pându

Pandiá Pându

Pandiá Pându, plumnomo de Albertino ALVES de ALMEIDA, (mortis en Rio-de-Ĵanejro, 12-an de novembro 1986) estis brazila ĵurnalisto, verkisto kaj oficiro de brazila Aerarmeo. Li verkis lernolibrojn por memlernardo de la germana, itala, kaj hispana lingvo krom Esperanto. Li ankaŭ verkis multajn popularajn librojn kiel listoj por helpi la elekton de nomo de beboj, antologioj de ampoemoj, manlibroj por skribi leterojn, ktp. Esperantisto, li instruis la internacian helplingvon en pluraj lernejoj, verkis manlibrojn kaj foliojn por rapida lernado, ĉefe konversacian gvidilibron kaj vortaron. Li aktive partoprenis en la agado de Kultura Kooperativo de Esperantistoj. kategorio:Brazilaj esperantistoj

Rio-de-Ĵanejro

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo > Rio-de-Ĵanejro < urboj > ----
- Situo: 22° 54’ sude, 40° 20’ okcidente
- Areo: 1.261 km2
- Horzono: GMT-3h
- Loĝantaro: ĉirkaŭ 11.000 mil (en la aglomeraĵo en 2000) GMT Rio de Ĵanejro, portugalligve: Rio de Janeiro /Riŭ djĵan'ejrŭ/, regione [ĥiŭ: ĝjĵan'ej:rŭ], mallongigo de "Mui Heróica e Leal Cidade de São Sebastião do Rio de Janeiro", estas la ĉefurbo de la ŝtato de Rio-de-Ĵanejro (Rio-de-Ĵanejrio) kaj estis ĉefurbo de Brazilo de 1763 ĝis 1960. De 1808 ĝis 1820 ankaŭ ĉefurbo de Portugalio. Ĝi estas nomigita "Urbo Mirinda" (Cidade maravilhosa), ĉar lia belega situo ĉe la Gŭanabara golfo kaj inter grandiosaj montoj. La plej fama de tiuj montoj estas la "sukerpano" (Pão de Açúcar). Antaŭe ĝi estis, krom ĉefurbo, la plej granda urbo de Brazilo, kultura kaj ekonomia centro. Hodiaŭ urbo Rio-de-Ĵanejro estas iom dekadenta, ne nur ne estas plu ĉefurbo, sed ne estas plu la plej granda urbo de Brazilo, eĉ ne la ekonomia centro. Kulture, ĝi devas dividi spacon kun San-Paŭlo, kaj Salvadoro.

Historio

Rio de Janeiro estis fondita la 1-a de marto 1565 proksime de vilaĝo "Carioca" (Domo de la Brankulo en indiĝena lingvo). 1565
- Naskiĝurbo de Petro la 2-a (imperiestro de Brazilo) kaj Izabel Cristina OLIVEIRA SANTIAGO.
- Baggi de ARAUJO propagandis Esperanton tie. Kategorio:Urboj de Brazilo

1986

Historio > Jarcentoj > 20-a jarcento > 1986 Jarcentoj: 19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento Jardekoj: 1950-oj - 1960-oj - 1970-oj - 1980-oj - 1990-oj - 2000-oj - 2010-oj Jaroj: 1981 - 1982 - 1983 - 1984 - 1985 - 1986 - 1987 - 1988 - 1989 - 1990 - 1991 ---- Ĉi tiu jaro estas normala jaro komenciĝanta je merkredo (vidu ĉi tie kalendaron). En la jaro 1986 post Kristo okazis, interalie:

Eventoj


- 71-a Universala Kongreso de Esperanto en Pekino.
- Fondita Internacia Naturkuraca Asocio.
- Philip BREWER eklernis Esperanton.
- Eŭropo : 1-a de januaro : Hispanio kaj Portugalio membriĝas en la Eŭropan Ekonomian Komunumon -- "Eŭropo de la Dek Du".
- Jean-Claude DUVALLIER, tirano de Haitio, estas renversita.
- Centr-afrika Respubliko: nova konstitucio.
- Mswati la 3-a fariĝis reĝo de Svazilando.
- Kometo de Halley revenis apud Teron kaj estis iomete videbla.
- Aldo de' GIORGI fariĝis Akademiano
- Kreita Uropio.

Naskiĝoj

Mortoj


- 27-a de januaro : Usono : Lilli PALMER
- 21-a de aprilo: Yokaanam
- 14-a de junio : Svislando : Jorge Luis BORGES
- 31-a de aŭgusto : Henry MOORE
- 12-a de novembro: Pandiá Pându
- 29-a de novembro : Usono : Cary GRANT
- 15-a de decembro : Renée VOLPELIERE
- Usono : Pensilvanio : Paul Brendle HORNING ----
1981 | 1982 | 1983 | 1984 | 1985 | 1986 | 1987 | 1988 | 1989 | 1990 | 1991
19-a jarcento - 20-a jarcento - 21-a jarcento
als:1986 ja:1986年 ko:1986년 ms:1986 simple:1986 th:พ.ศ. 2529

Brazilo

Geografio > Ameriko > Sudameriko > Brazilo ----
---- Brazilo estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio, Ĉinio, Kanado, kaj Usono), kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio, Barato, Usono, kaj Indonezio). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro ÁLVARES CABRAL en 1500. Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj. Al ili aldoniĝis afrikaj negroj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888. Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio. Brazilo havas kvin geografiajn regionojn: la Norda Regiono, karakterizata per grava ekologia sistemo, la Amazona Arbaro, kaj la Amazono, la plej granda rivero en la mondo; la Nordorienta Regiono, karakterizata per iomete arida klimato landinterne kaj pli mildajn temperaturojn marborde; la Centrokcidenta Regiono, karakterizata per vastaj savanoj kaj per la Pantanalo, grandega marĉa regiono kiu entenas riĉan faŭnon kaj flaŭron; la Sudorienta Regiono, kiu estas la plej industrialigita regiono de la lando, kie troviĝas, interalie, la bela urbo Rio-de-Ĵanejro kaj la potenca San-Paŭlo, financa centro de la lando, kaj Ouro Preto (esp-e, Nigra Oro), kie oni povas vidi la verkojn de Aleijadinho, la plej grava baroka skulptisto en Brazilo; kaj, finfine, la Suda Regiono, karakterizata de montara pejzaĝo kaj forta eŭropeca kulturo pro la plurlandaj enmigrintoj tie loĝantaj, kaj kie estas unu el plej elstaraj akvofaloj de la mondo, Igŭacuo, deklarita de Unesko kiel mondheredaĵo pro sia natura beleco. ---- Loko: 10 Su, 55 Ok (centra kaj orienta Sudameriko) Areo: 8.456.510 km²
semotaŭga: 5 % Loĝantaro: 172.860.370 (julio 2000, takso) % urbana: 81 % (2000)
homoj po kv. km: 20,4 (2000)
homoj po kv. km da semotaŭga tero: 408,8 (2000)
kreskado en procentoj: 0,94 % (2000, takso)
naskoj: 18,84 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortoj: 9,37 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
migrantoj: -0,03 po 1000 homoj po jaro (2000, takso)
mortokvanto de beboj: 38,04 mortoj po 1000 naskoj (2000, takso)
infanoj po virino: 2,13 infanoj naskita po virino (2000, takso)
meza vivo longeco: 62,94 jaroj (58,54 viroj, 67,56 virinoj) (2000, takso) Ĉefurbo: Braziljo
La plej grandaj urboj: milionoj en 2000: Etnoj: 55-%-e eŭropana (el Portugalio, Germanio, Italio, Hispanio, Pollando), 38-%-e miksita (eŭropana kaj afrikana), 6% afrikana, 1% aliaj ( japana, araba, amerikana).
Religio: 80% katolikismo, protestantismo, spiritismo
Lingvoj: la portugala (oficiala), hispana (ĉe landlimoj), japana lingvo (dua plej parolata lingvo), itala lingvo, germana lingvo, nederlanda lingvo kaj indiĝenaj lingvoj (ĉefe la gvarania lingvo). 99 % de brazilanoj havas la portugalan kiel patrinan lingvon.
alfabeta: 83,3% (83,3% viroj, 83,2% virinoj) (1995, takso) Registaro: demokratio.
sendependiĝo: la 7-a de septembro 1822 de Portugalio
Organizoj: UNO (1945)
konstitucio: la 5-an de oktobro 1988 Ekonomio: 270 Gd (1998, takso)
po kapo: 1,56 kd (1998, takso)
kreskado en procento: 0,8% (1999, takso)
inflacio: 5 % (1999), 1094% (1994)
senokupa: 7,5 % (1999) Valuto: 1 realo (R$) Flago: Montras cielglobon en flava rombo sur verda fono, kun la moto "ordem e progresso" (ordo kaj progreso) eltirita el Pozitivismo. ---- right Subŝtatoj: 1-Akro, 2-Alagoaso, 3-Amapao, 4-Amazonio, 5-Bahio, 6-Cearao, 7-Espirito-Santo, 8-Gojaso, 9-Maranjo, 10-Mato-Groso, 11-Suda Mato-Groso, 12-Minas-Ĝerajso, 13-Parao, 14-Paraibo, 15-Paranao, 16-Pernambuko, 17-Piaŭio, 18-Rio-de-Ĵanejrio, 19-Norda Rio-Grando, 20-Suda Rio-Grando, 21-Rondonio, 22-Rorajmo, 23-Sankta Katarino, 24-San-Paŭlio, 25-Serĝipo, 26-Tokantinso kaj 27-Federacia Distrikto

Esperanto-Movado

Vidu
- Brazilo: Frua Esperanto-movado (antaŭ la Dua Mondmilito)
- Brazilo: Nuna Esperanto-movado (post la Dua Mondmilito)

Vidu Ankaŭ

Historio de Brazilo Igŭacuo Itajpu Listo de urboj de Brazilo Prezidento de Brazilo Landnomoj Brazila ekstera politiko

Eksteraj ligoj

[http://www.aleph.com.br/kce/brazilo.htm Regionoj de Brazilo] [http://www.curitiba-brazil.com Curitiba Brazil]; angle. [http://www.geographicguide.com/brazil.htm bildoj pri Brazilo]; ! fiu-vro:Brasiilia ja:ブラジル ko:브라질 ms:Brazil simple:Brazil th:ประเทศบราซิล zh-min-nan:Pa-se

Ĵurnalisto

Ĵurnalisto estas verkisto kiu agas ĵurnalismon, verkon aperante en ĵurnalogazeto.

Listo de ĵurnalistoj


- Norbert BARTHELMESS;
- Jakobo ŜAPIRO;

Vidu ankaŭ jenon:


- Aĉetebla ĵurnalisto
- Fotoĵurnalismo Kategorio:Profesioj ja:ジャーナリスト

Verkisto

Literaturo estas la tuto de skribaĵoj, prozaj kaj versaj, kiuj havas socikulturan aŭ estetikan valoron. La vorto literaturo povas aŭ signifi la tutan mondan literaturon, aŭ nur la literaturon de unu specifa kulturo. Literaturo ne nur enhavas la verkaron de la arta literaturo (la beletron), sed ankaŭ la tuton de la intelektaj verkoj, kiuj koncernas la vivon kaj kulturon de iu nacioepoko. Literaturaj verkoj povas esti historiaj, biografiaj, filozofiaj, sciencaj, politikaj, kaj aliaj.

Evoluo

En antikvaj tempoj popoloj havis nur parolan tradicion, poste rakontoj kaj versaĵoj estis surskribitaj. La unuaj verkaĵoj havis mitologian aŭ religian enhavon. Kiam oni komencis presadon, literaturo akiris pli privatan karakteron kaj fariĝis rimedo por esploro kaj esprimo de emocioj kaj homaj rilatoj. Por legi pri evoluo de literaturo, vidu apartajn artikolojn: :Artikoloj pri literaturo de diversaj regionoj :Artikoloj pri literaturo de diversaj lingvoj

Specoj poezio kaj prozo

Oni distingas du specojn de literatura arto: poezio kaj prozo. Poezio estas arto komuniki emociojn per versoj, do per la muziko de la parolo, obeante iajn metrikajn kaj priformajn regulojn. Prozo estas ordinara parolo ne aranĝita laŭ versmezuro. La prozo pli konformas al ĉiutaga parolo ol la poezio. Antikvaj verkoj estis skribita versforme, la prozo estas pli nova etapo. Nur en 18-a ĝis 19-a jarcentoj ili egaliĝis laŭ valoro. Por pli da specoj, vidu: :Artikoloj pri diversaj literaturaj specoj

Literaturo kiel socia procezo

Lastatempe, ankaŭ estas akceptite ke la koncepto pri Literaturo estas socia procezo, en kiu partoprenas diversaj institucioj kaj perantoj (nome, universitatoj, lernejoj, instruistoj, eldonejoj, politikistoj, literaturaj konkursoj, librovendejoj, kritikistoj, revuoj, ĵurnaloj, ktp). Interveno de tiuj perantoj legitimas verkojn, klasifikante ilin en la kategorion literaturo. Sekve, la studo de la tiel nomataj literaturaj (ĉef)verkoj, estas ankaŭ la studo de la politikaj, sociologiaj, filozofiaj kondiĉoj, kiuj unuflanke kreis ilin; kaj aliflanke legas kaj rekomendas ilin. La esplorado de signifo de la literaturaj verkoj estas des pli kompleksa, ĉar la interpretado de unu sama verko varias historie kaj socie. Tio parte klarigas la maleblon doni ĝustan difinon al la vorto literaturo. Estante produkto de longa kaj kompleksa socia procezo, literaturo estas rezulto de reciproka influo de interesoj de sociaj sektoroj (aŭ tavoloj, grupoj) per legitimantaj institucioj, kiuj reprezentas ilin.
Pro tio ĉi, en avangardaj literatursciencaj sektoroj, oni preferas la adjektivan uzon de la vorto literaturo anstataŭ ĝia substantivo. Sekve oni aludas al literatura teorio, ne al teorio de la literaturo. Tio montras la rekonon ke literaturo ne estas reala objekto, sed tre dinamika, aktiva procezo, al kiu oni aludas per la adjektivo literatura. En tiu ĉi skemo, ankaŭ la literaturaj genroj estas rezulto de la samaj procezoj, kiuj kreas literaturajn objektojn.

Aliaj artikoloj pri literaturo

Literaturo laŭ regionoj

:Afrika Literaturo - Barata Literaturo - Eŭropa Literaturo - Islama Literaturo - Latinamerika Literaturo - Nordamerika Literaturo

Literaturo laŭ lingvo

:Angla - Araba - Bengala - Ĉeĥa - Ĉina - Dana - Esperanta - Eŭska - Finna - Franca - Frisa - Germana - Greka - Helena - Hispana - Hungara - Islanda - Itala - Japana - Kartvela - Kataluna - Keĉua - Kornvala - Latina - Malajala - Nederlanda - Norena - Norvega - Okcitana - Pensilvanigermana - Persa - Pola - Portugala - Rumana - Rusa - Samea - Slovaka - Slovena - Sveda - Urdua poezio - Vjetnama

Literaturo laŭ formo

Prozo

:Artikolo - Dramo - Eseo - Fabelo - Legendo - Mito - Novelo - Publicista Verko - Romano - Ŝlosilromano

Poezio

: Epopeo - Eposo - Fablo - Hajko - Limeriko - Poemo - Soneto - Tankao - Verso

Apartaj specoj

Apartan specon de literaturaĵoj prezentas koncizaj eldiraĵoj, montrantaj homajn pensojn pri diversaj valoroj de la vivo. :Aforismo - Devizo - Maksimo - Moto - Proverbo - Sentenco

Literaturo laŭ enhavoj

:Biografioj - Ĉiutaga literaturo - Fakliteraturo - Fantasto - Historiaj romanoj - Krimliteraturo - Magia realismo- Memoroj -Militliteraturo - Porinfana literaturo - Psikologiaj romanoj - Romantika literaturo - Sciencfikcio - Taglibroj- Vojaĝlibroj -Enketa-atestaĵa-gazetista-litaraturoj

Literaturo laŭ skoloj

:Klasikismo - Romantisma literaturo - Simbolismo - Dadaismo

Literaturo laŭ famo

:Ĉefverkoj de literaturo - Baza legolisto de William AULD - Literaturpremioj

Literaturo laŭ distribuo

:Buŝa literaturo - Manuskripta literaturo - Presita literaturo - Samizdato - Rete publikigita literaturo

Famaj verkistoj

Vidu ĉe Verkistoj.

Diverse

:Famaj fikciuloj - Fikciaj lokoj - Serio Oriento-Okcidento :Eldonejoj - ISBN - Librovendejoj

Vidu ankaŭ


- Skribarto
- Lingvo
- Teatro als:Littérature ja:文学 ko:문학 simple:Literature zh-cn:文学 zh-tw:文學

Oficiro

Oficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde vicleŭtenanto, ĝis marŝalo, dume suboficiro estas ĝenerala nomo de ĉiuj armeaj estroj, ekde kaporalo ĝis ekskluzive vicleŭtenanto. En multaj armeoj oni dividas oficirajn rangojn laŭ skemo simila al jena:
- Generaloj (diversrangaj): Oni ofte nomas ilin laŭ la trupa unuo, kiun ili estras; do ekzistas brigada generalo, divizia generalo, korpusa generalo. Generalo de plej supera rango ofte nomiĝas simple generalo, tiu de la dua rango vicgeneralo, leŭtenanta generalokolonela generalo. Kie generaloj portas diversajn nombrojn da steloj en siaj insignoj, oni diras ankaŭ unu-, du- ktp. -stela generalo.
- Superaj aŭ stabaj oficiroj
  - kolonelo
  - vickolonelo aŭ kolonelo-leŭtenanto
  - majoro
- (Simplaj) oficiroj
  - kapitano
  - leŭtenanto (aŭ supera, ĉefa leŭtenanto)
  - vicleŭtenanto (subleŭtenanto, aŭ simple leŭtenanto) La rolo de la vorto "leŭtenanto" por marki malsuperecon (al kapitano, kolonelo, generalo) deriviĝas de ĝia etimologie origina signifo "viculo" ("loko-tenanto", de la franca vorto lieu = loko).

Listo de oficiroj


- Charles LAISANT; Kategorio:Soldatoj ja:士官

Aerarmeo

Politiko > Armeo > Aerarmeo ---- Aerarmeo estas grupo de armataj homoj organizita por batali sur la ĉielo. Multaj nacioj havas aerarmeojn por defendi siajn terojn kaj elstarigi sian povon. Ano de aerarmeo normale nomiĝas aviadisto. Ne estas ebla doni esperante egalaĵojn por la mondaj aerarmeaj rangoj, sed la plej alta rango ĉe la aerarmeo ofte estas generalo. (nederlande luchtmacht, france armée de l'air, germane Luftwaffe, itale forza aerea, hispane ejército del aire, portugale força aérea, svede flygvapen, angle air force, arabe al-kuŭat al-ĝauŭija, ĉine kongjun, japane kugun, koree konggun, ruse военно-воздушные силы) Ligiloj:
- Argentina aerarmeo [http://primahost3.prima.com.ar/faa Fuerza Aérea Argentina]
- Aŭstralia aerarmeo [http://www.defence.gov.au/RAAF Royal Australian Air Force]
- Belga aerarmeo [http://www.mil.be Lucht componentComposante aérienne]
- Brazila aerarmeo [http://www.aer.mil.br Força Aérea Brasileira]
- Brita aerarmeo [http://www.raf.mod.uk Royal Air Force]
- Ĉila aerarmeo [http://www.fach.cl/index_chico/index/index.html Fuerza Aérea de Chile]
- Dana aerarmeo [http://www.ftk.dk Flyvertaktisk Kommando]
- [http://www.mmc.gov.eg Egipta aerarmeo]
- Filipina aerarmeo [http://www.paf.mil.ph Pilipinas Hukbong Himpapawid/Philippine Air Force]
- Finna aerarmeo [http://www.ilmavoimat.fi Ilmavoimat]
- Franca aerarmeo [http://www.defense.gouv.fr/air/index.html Armée de l'air]
- Germana aerarmeo [http://www.luftwaffe.de Luftwaffe]
- Hinda aerarmeo [http://www.bharat-rakshak.com/IAF/ Indian Air Force/Bharatija Vaju Sena]
- Hispana aerarmeo [http://www.ejercitodelaire.mde.es Ejército del Aire]
- Irlanda aerarmeo [http://www.military.ie/aircorps/index.html Air Corps]
- [http://www.iaf.org.il Israela aerarmeo]
- Itala aerarmeo [http://www.aeronautica.difesa.it Aeronautica Militare]
- Japana aerarmeo [http://www.jda.go.jp/jasdf Japan Air Self-Defense Force]
- Kanada aerarmeo [http://www.airforce.dnd.ca Air Force/Force Aérienne]
- Kolombia aerarmeo [http://www.fac.mil.co/default2002.htm Fuerza Aérea Colombiana]
- Nederlanda aerarmeo [http://www.mindef.nl/luchtmacht.html Koninklijke Luchtmacht]
- Norvega aerarmeo [http://www.mil.no/luft Luftforsvaret]
- Novzelanda aerarmeo [http://www.airforce.mil.nz/home/main.htm Royal New Zealand Air Force]
- Perua aerarmeo [http://www.fap.mil.pe Fuerza Aérea del Perú]
- Portugala aerarmeo [http://www.emfa.pt Força Aérea Portuguesa]
- Singapora aerarmeo [http://www.mindef.gov.sg/rsaf/main.asp Republic of Singapore Air Force]
- [http://www.airforce.go.kr Sudkorea aerarmeo]
- Sveda aerarmeo [http://www.flygvapnet.mil.se Flygvapnet]
- [http://www.vbs-ddps.ch Svisa aerarmeo]
- Tajlanda aerarmeo [http://www.rtaf.mi.th Royal Thai Air Force]
- Turka aerarmeo [http://www.hvkk.tsk.mil.tr Türk Hava Kuvvetleri]
- Usona aerarmeo [http://www.af.mil U.S. Air Force]
- Venezuela aerarmeo [http://www.fav.mil.ve Aviación Militar Venezolana] ja:空軍

Itala

Lingvo > Lingvaj familioj > Hindeŭropa lingvaro > Latinida lingvaro > Itala ---- nomo: Italiano
parolantoj: 60 milionoj
landoj: Italio, Svislando, Vatikano, San-Marino
origino: de la vulgara latina de Italio (precipe de Florenco), ĉ. 960
skribo: latina
specimeno: la Patro Nia:
Padre nostro che sei nei cieli,
sia santificato il tuo nome;
venga il tuo regno,
sia fatta la tua volontà,
come in cielo così in terra.
Dacci oggi il nostro pane quotidiano,
rimetti a noi i nostri debiti,
come noi li rimettiamo ai nostri debitori
e non ci indurre in tentazione,
ma liberaci dal male.
La itala lingvo (960-) estas lingvo latinida, nun parolate de 60 milionoj, precipe en Italio kaj Svislando. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. La itala devenas de la latina vulgara dum 500-1000, la jarcentoj post la disfalo de Romo kiam la latina de la nuna Italio fariĝis izolita de la de Francio kaj Iberio. La unua teksto en la itala estas de 960. Inter 960-1225, la itala fariĝis literatura lingvo. Dum la 14-a jarcento la florenca dialekto, kiel formigita de Danto, Giovanni BOCCACCIO kaj Francesco PETRARCA, fariĝis la normo, spite de la manko de politika unueco en Italio ĝis la 19-a jarcento. Dum la 16-a kaj la 17-a jarcentoj la itala lingvo ĝuis grandan prestoĝon en Eŭropo. Gix fariĝis kaj plejparte daŭre restas la lingvo de la muzikaj terminoj. Ĝis komenco de la 19-a jarcento la operoj estis verkitaj en la itala lingvo, eĉ se la aŭtoro estis en Anglio kiel Georg Friedrich HÄNDEL, Germanio, kiel Mozart aŭ en Rusio. La itala estas unu el la ĉefaj originoj de esperantaj vortoj. Ĝi donis al Esperanto multajn ofte uzatajn vortojn, ekzemple 'ĉielo' (itale: cielo), 'verda' (itale: verde), kaj 'fari' (itale: fare).

Eksteraj ligiloj

Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Itala/ katalogo DMoz] ja:イタリア語

Hispana lingvo

Ĉi tiu artikolo traktas la latinidan lingvon kiu devenas de Kastilio kaj nun estas parolata en Hispanio kaj grandaj partoj de norda kaj suda Ameriko. Por aliaj lingvoj parolataj en Hispanio, vidu: Lingvoj de Hispanio. ---- La hispana lingvo estas latinida lingvo origininta en Hispanio, kaj nuntempe parolata ĉefe en Hispan-ameriko kaj Hispanio. La hispana lingvo estas oficiala en Hispanio, Hispanameriko (Argentino, Bolivio, Ĉilio, Domingo, Ekvadoro, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Kolombio, Kostariko, Kubo, Meksiko, Nikaragvo, Panamo, Paragvajo, Peruo, Puerto-Riko, Urugvajo kaj Venezuelo) kaj Ekvatora Gvineo. Krome, ĝi estas ankaŭ ofte parolata en Filipinoj, Okcidenta Saharo, norda Maroko, Andoro, Ĝibraltaro, Trinidado kaj Tobago, Kanado, Germanio, Francio kaj Svislando. Laŭ la oficiala usona censo de 2000, 28,1 milionoj parolis la hispanan hejme. En la urbo de Hialeah (Florido), ekz., 92 porcentoj da la loĝantaro parolas la hispanan hejme. La hispana estas unu el la kvin oficialaj lingvoj de UNO (kun la ĉina, angla, rusa, araba kaj la franca), la Eŭropa Unio kaj la Afrika Unio. Ĝi estas unu el la fontoj de Interlingvao. Ĝi tamen apenaŭ influis Esperanton rekte. Laŭ nombro de parolantoj, ĝi estas la plej furora latinida lingvo, sed laŭ internacieco kaj nombro de dualingvanoj, la franca pli furoras: la franca estas regata kaj studata tra la mondo, sed la hispana, ekster Ameriko, malpli ofte. La hispana plej similas al la portugala kaj la kataluna: dum la portugala estas la latinida lingvo de okcidenta Iberio, kaj la kataluna tiu de orienta Iberio, la hispana estas tiu de la mezo, precipe de Madrido. Akademio nomata Real Academia Española registras kaj gvidetas la evoluon de la lingvo, celante la interkomprenon de hispanparolantoj tutmonde. Instituto Cervantes estas komisiita de hispana registaro instrui la lingvon tutmonde. Papiamento kaj Ĉabakano estas kreolaj lingvoj kun hispana influo. En la kanaria insulo La Gomera, oni konservas fajfan variaĵon de la loka hispana, nomatan silbo gomero.

Historio

Oni nomas la komencan fazon de la hispana "kastilia lingvo", kiu devenas de la latina vulgara de la jaroj 500-1000, t.e. la jarcentoj post la disfalo de la Okcidenta Romia Imperio, kiam la latina de la nuna Iberio fariĝis izolita de Francio kaj Italio. La origina lando de la hispana lingvo (norda Kastilio kaj Rioĥo) havis subtavolon eŭskan. Tial kelkaj studantoj resumas, ke la hispana lingvo estas la vulgara latina tia, kiel ĝin parolis eŭskoj. La unuaj skribaj atestoj de la kastilia estas glosoj en latinaj religiaj tekstoj manskribitaj ĉe monaĥejo en San Millán de la Cogolla en la 10-a jarcento. La potenco de Kastilio, kiu post Reconquista restis la plej granda regno en Iberio, kaŭzis, ke ties lingvo estis favorata de kleraj hispanoj, anstataŭ la galega, la kataluna, la eŭska kaj aliaj iberiaj latinidaj lingvoj. En la Mezepoko la kastilia ricevis grandan vortoprovizon el la prestiĝa araba lingvo, ĉu rekte ĉu per la mozarabaj latinidoj, ĉefe pri terkulturo, juro kaj milito. Ankaŭ francaj vortoj pri feŭdismo estis ricevitaj. Maturiĝo venis ankaŭ per la laboro de la Akademio de Tradukistoj kiun Alfonso la 10-a de Kastilio fondis en Toledo. En 1492 la Katolikaj Gereĝoj komisiis Antonion de Nebrija verki la unuan gramatikon, por fiksi la uzon, kaj por instrui la novajn subulojn de la hispaniaj gereĝoj. Ankaŭ en 1492, hispanaj judoj (sefardoj) estis trudpelitaj el Hispanio. Tiu komunumo portis la lingvon de la 15-a jarcento, kaj evoluigis ĝin en siaj rifuĝaj landoj. Eĉ hodiaŭ la judhispana lingvo estas konservata en Israelo, Balkanio, Turkio, kaj norda Afriko. Inter la 16-a jarcento kaj la 18-a jarcento, per la kresko de la hispana imperio, la hispana estis disvastigita al Ameriko. La hispana de Ameriko devenas plejparte de suda Hispanio, ne de la madrida variaĵo, tial ili evoluis malsame (precipe en prononco), sed malgraŭ tio, la klera lingvo estas rekoneble la sama de Tierra del Fuego ĝis Madrido. Dum Renesanco, la hispanaj artistoj, diplomatoj kaj militistoj riĉigis la lingvon per vortoj italaj, francaj kaj klasiklatinaj. La koloniistoj en Ameriko devis adapti aŭ preni vortojn por nomi amerikaĵojn. La baza vortoprovizo devenas de la latina vulgara, sed ĝi estas modifita de jarcentoj da sonŝanĝoj.

Hispana lingvo kaj Esperanto

Kvankam Esperanto malofte prunteprenas vorton el la hispana, multe de vortoj en ambaŭ lingvoj estas sametimaj, tial ili similas:

Identaj (laŭ litero):

al, de, gusto, la, lago, libro, lino, mano, mil, minuto, oro, piano, piloto, pino, polvo, sola, teatro, tubo, veneno, vino, ktp.

Tre similaj:

alto (alta), amar (ami), barba (barbo), blanco (blanka), campo (kampo), cantar (kanti), claro (klara), color (koloro), comenzar (komenci), dolor (doloro), dormir (dormi), droga (drogo), estar (esti), fábrica (fabriko), flor (floro), grande (granda), ir (iri), lana (lano), león (leono), luna (luno), mar (maro), miel (mielo), pan (pano), pensar (pensi), pluma (plumo), picar (piki), que (ke), rana (rano), sal (salo), seco (seka), seis (ses), taza (taso), (teo), tener (teni), venir (veni), vender (vendi), verde (verda), vivir (vivi), ktp. La malsamoj inter esperantaj kaj hispanaj parencaĵoj plejparte sekvas la sonŝanĝon inter la latina, kies vortoj estas preferataj de Esperanto, kaj la hispana. La latina ne havas la sonojn [ĉ], [ĝ], [ĵ] kaj [ŝ], kiuj plejparte eniris en Esperanton tra la franca (kaj la angla). Tial la malsamo inter vorto hispana kaj Esperanta, ofte spegulas la malsamon inter la hispana kaj la franca -- ekzemple, boca [boka] (buŝo), caballo [kabaljo] (ĉevalo), playa [plaja] (plaĝo), ktp.

Hispanaj vortoj en Esperanto

bojno (siavice de la Eŭska lingvo), ĉaĉaĉao, donjuano (de Don Juan), donkiĥoto (de Don Quijote), gerilo (siavice de gota lingvo), mestizo, salso, tango, tekilo, toreo, zambo (Amerik-hispana), zarzuelo (siavice de la Eŭska lingvo) Vidu ĉe: Esperantigo de vortoj el hispana fonto

Famaj aŭtoroj de la hispanlingva literaturo

Pluraj el ĉefaj modernaj aŭtoroj akiris premion Cervantes, premion Planeta aŭ la Nobelan premion de literaturo.
- Isabel ALLENDE : Ĉilio
- Miguel Ángel ASTURIAS : Gvatemalo
- Vicente BLASCO IBÁÑEZ : Hispanio
- Jorge Luis BORGES : Argentino
- Camilo José CELA : Hispanio
- Miguel de CERVANTES : Hispanio
- Rubén DARÍO : Nikaragvo
- Carlos FUENTES : Meksiko
- Federico GARCÍA LORCA : Hispanio
- Gabriel GARCÍA MÁRQUEZ : Kolombio
- Octavio PAZ : Meksiko
- Rafael SÁNCHEZ FERLOSIO : Hispanio

Famaj kantistoj en la hispana lingvo

La hispanlingvaj landoj kreis kaj adaptis multajn muzikstilojn miksante eŭropajn, arabajn, ciganajn, okcidentafrikajn, indianajn kaj usonajn influojn. Stiloj kiel flamenko, zarzuelo, salso kaj pluraj karibaj stiloj, tango, mariaĉo estas ĉefe hispanlingvaj. Tial, multaj el la sekvaj kantistoj estas ŝatataj eĉ ekster la hispanlingvaj landoj.
- Carlos GARDEL
- Compay Segundo
- Gipsy Kings
- Julio IGLESIAS kaj ties filo Enrique IGLESIAS
- Plácido DOMINGO
- Shakira

Vidu ankaŭ


- Hispanaj Idiotismoj

Eksteraj ligoj


- Vortaroj en la [http://dmoz.org/World/Esperanto/Informo/Vortaroj/Hispana/ katalogo DMoz]
  - [http://aulex.ohui.net/es-eo/?idioma=eo Reta Hispana - Esperanta vortaro]
  - [http://aulex.ohui.net/eo-es/?idioma=eo Reta Esperanta - Hispana vortaro]
- [http://www.welcome.to/101spanish/ Spanish 101] ja:スペイン語 simple:Spanish

Kultura Kooperativo de Esperantistoj

Kultura Kooperativo de Esperantistoj estas brazila asocio de esperantistoj fondita en Rio de Janeiro en 1951.

Ekstera ligo

http://www.kke.org.br/

Kategorio:Brazilaj esperantistoj

Kategorio:Esperantistoj Kategorio:Brazilo

Internet Protocol

Internet Protocol (IP) е протокол за комуникация, на който се основава Интернет. Разработен от американското министерство на отбраната, IP се използва за пръв път през 1969 г. в APRANET. Комуникацията се осъществява, чрез т.н. IP-пакети, които освен информацията, която трябва да се предаде, съдържат адрес на подателя, адрес на получателя и други служебни данни като например:
- номер на версия — 4 бита
- информация, дали пакетът е част от по-голямо количество данни, съответно:
  - DF (Don't fragment) — 1 бит
  - MF (More fragments) — 1 бит
  - Fragment-Offset — 13 бита
- TTL — Time To Live или през колко инстанции на протокола може да премине даден пакет, преди да се счита за загубен — 8 бита
- идентификатор на ползващия транспортен протокол — 8 бита — и др. Понастоящем (2004) широко се използва версия 4 на протокола, при която адресите са 32-битови числа, т.е. с формат xxx.xxx.xxx.xxx, където ххх е число между 0 и 255. Версия 4 носи със себе си редица ограничения, които ще бъдат преодоляни с навлизането на новата версия 6. Протоколът не гарантира сигурното пристигане на информацията и няма корекция на грешки. IP се използва от транспортни протоколи като TCP и UDP.

IPv4 и IPv6

IPv4 адресът е 32 битово шестнадесетично число, което за удобство е разделено на 4 осем битови десетични числа разделени с точка. С други думи, ако вземем за пример шестнадесетичното число C0A80001 и го представим в следният вид C0.A8.00.01, след това превърнем получените двойки числа в десетичен вид, ще получим 192.168.0.01. Решението IP адресите да се представя с десетични числа идва от факта, че повечето хора се чувстват по-конфортно като използват десетични числа. Проблемът на IPv4 е че адресите, които предлага са вече на привършване. Има само един начин да се разшири областта на IP адресите. Числото да стане по-голямо. IP адресите от IPv6 са вече 128 битови числа! Веднага обаче възниква един много сериозен проблем. Четимостта и запомнянето на новите IP адрси, като например IP адрес: 194.153.11.222.128.17.135.44.240.36.97.66.205.221.54.1!!! IPv6 опростява малко този шокиращ проблем като въвежда два основни принципа: 1. IP Адресите ще се представят с шестнадесетични числа разделени със двоеточие “:”. 2. Възможно е да се премахват нулите в старшите байтове на адреса, без той да загуби значението си. Един конкретен пример: Казахме че адресите вече се представят като осем четворки 16-битови шестнадесетични числа разделени с двоеточие. Да вземем един произволен IPv6 адрес: DEAD:BEEF:0000:0000:0000:0073:FEED:F00D. Този IP адрес може да се представи и така: DEAD:BEEF::73:FEED:F00D. Нулите са заместени само от две двоеточия. Записът DEAD:BEEF:::::73:FEED:F00D е грешен! IPv6 на протокола поддържа валидни и двата начина на записване на IP адрес - IPv4 и IPv6 начин. Ето пак горният адрес записан като IPv4 начин: 222.173.190.239.0.0.0.0.0.0.0.115.254.237.240.13 ВАЛИДЕН Е ЗАПИСА DEAD:BEEF::73:254.237.240.13 При преминаването от IPv4 към IPv6 интернет доставчиците просто ще добавят още 96 бита нули към вече съществуващият интернет адрес. Така ако вашият IP адрес изглежда примерно така: 195.164.228.121. Това нещо представено със шестнадесетични числа ще има следният вид: C3.A4.E4.79 – което е равносилно на C3A4:E479, при преминаването към IPv6 ще изглежда така: 0000:0000:0000:0000:0000:0000:C3A4:E479. Tози адрес може да се запише и така: ::C3A4:E474, а също е валиден и този запис: ::195.168.228.121.

Външни препратки


- RFC 791 — Internet Protocol (1981)
- RFC 2460 — Internet Protocol, версия 6 (1998) (остаряла версия — RFC 1883) Категория:Мрежови протоколи ja:Internet Protocol ko:IP zh-cn:互联网协议

domeny Hotels Warsaw tapety motorola Ksigarnia Internetowa Ksigarnia Internetowa










































:: RELATED NEWS ::
Bradford Bulls
Bradford Bulls are a professional rugby league club based in the city of Bradford, England. They have been one of the success stories of the Super League era.

Early history

The Bradford Rugby Club was formed in 1863. The club won the Yorkshire Challenge Cup in 1884. In 1895, along with crosstow



Deportivo Alaves
Deportivo Alavés, usually abbreviated to Alavés, is a Spanish Primera División football club based in Vitoria (Gasteiz) in the Basque Country. They play at the 19,500 seater Mendizorroza stadium. The team's home kit is blue and white striped shirt, blue shorts and white socks. Alavés reached the

All Rights Reserved 2005 wikimiki.org